fotoj

Antaŭ nelonge mi retrovis mian malnovan poŝkomputilon Psion Revo. Mi ĝis nun amas ĝin kaj taksas Psionoj la plej perfektaj poŝkomputiloj.

Ĝi neniam bone funkciis — de tempo al tempo ĝi subite malŝaltiĝis sen ia kialo. La veran kialon mi sciis — malĝusta skemo de ŝarĝo. Sed mi toleris ĉion. Finfine ĝi tute rifuzis. Kaj mi akiris novan, pli modernan poŝkomputilon. Sed mian kara Revon mi ne elĵetis — ĝis nun ĝi kuŝis en kesto kun diversaj porkomputilaj kaj telefonaj malnecesaĵoj.

Finfine mi retrovis ĝin kaj ŝarĝis ĝian akumulatoron. Finfine, ne sen problemoj, ĝi ekfunkciis. Mi eĉ sukcesis meti tien necesan softvaron kaj instali ĝin. Nun mi denove ludas kun ĝi. Probable, mi donos ĝin finfine al mia filino, kiu ŝatas ludi kaj pentri surkomputile — ŝi jam petis min pri ĝi.

Jen estas lageto malantaŭ nia vilaĝa domo. Somere ĝi kutime estas seka, sed printempe ĝi kolektas multe da akvo.‎ Kiel vi komprenas, mi pasigis la semajnfinon en la vilaĝo, kaj nun mi estas revenanta al Moskvo.

Via D.

19 apr. 2015

3

Dum aŭgusto kaj septembro de ĉi-lasta jaro, ni edukis portempe nian unuan katidaron. Ĉe la hejmbestejo la bestkuracistoj nomis ĉi tiujn la “flako-katidoj”, ĉar oni trovis ilin en kota flako! Oni diris, ke iliaj temperaturoj estis tiom malaltaj, ke ili verŝajne ne vivos pli ol kelkaj horoj.

Sed ili ja vivis! Kaj ili kreskiĝis en la plej ĉarmajn katojn! Ĉi tiuj fotoj estis faritaj dum la lasta tago, dum kiu ili estis ĉe ni, kaj ili estis adoptitaj nur kelkaj tagoj poste.

Iliaj nomoj, laŭ ni, estis: Marko (griza), Jodie (alinome Messyface, nigra-blanka), Grant (stria), kaj Steve (blanka kaj stria).

Saluton el Ruapehu!
Jen la foto de mia nova laborejo.
Mi restis tie ĉi dum preskaŭ semajno.
Mi amikiĝis kelkajn japanulojn kaj miajn karajn kunlaborantojn. Mi laboris dum kvar tagoj jam. Mi laboras kiel “Glacfrapisto”. Mi grimpadas la turojn de la skiseĝoj, kaj forfrapas la glacion. Terurege!

7

Simonov monaĥejo estas vira monaĥejo, fondita en la jaro 1370 apud Moskvo ĉe la bordo de rivero Moskvo. La monaĥejon fondis nevo kaj disĉiplo de Sergio Radoneĵskij sur la tero, kiun oferdonis bojaro Stepan Ĥovrin. La lasta, fariĝinte monaĥo, prenis nomon Simon (Simeono), pro tio la monaĥejo nomiĝas tiel.

En 1379 la monaĥejo estis translokigita al ĝia nuna loko. Sur la antaŭa loko restis nur preĝejo de Naskiĝo de la sanktega Dipatrino en Malnova Simonovo, kie en la 18a jarcento oni trovis tombojn de herooj de Kulikova batalo — Aleksandr Peresvet kaj Rodion Oslabja.

Novaj muroj kaj turoj de la monaĥejo estis konstruitaj en 1630. Dum longa tempo Simonov monaĥejo protektis Moskvon de malamikoj (kiel ĉiuj aliaj tiutempaj monaĥejoj, ĝi estis ankaŭ bona fortikaĵo). Ĝi estis fama kaj estimata monaĥejo en Rusio. Multaj nobluloj trovis ripozon en ĝia tombejo: Simeono Bekbulatoviĉ — ĥano de Kasimov, kiu laŭ kaprico de Ivano la Terura portempe fariĝis «caro kaj grandprinco de Rusio», ankaŭ Konstantin — la plej juna filo de Dmitrij Donskoj (venkinto de la Batalo de Kulikovo)… Multaj princoj kaj bojaroj estis enterigitaj ĉi-tie. Ĉi-tie ankaŭ troviĝis tomboj de poeto Dmitrij Venevitinov, verkisto Sergej Aksakov, komponisto Aleksandr Aljabjev k.a.

Ĝis nun restis nur eta parto de la monaĥejo — en la jaro 1930 bolŝevikoj eksplodigis la monaĥejon: 5 el 6 preĝejoj, kampanilo kaj 2 turoj el 5 kune kun la muroj inter ili estis detruitaj. Kaj la preĝejo de Naskiĝo de la sanktega Dipatrino estas tute ĉirkaŭita per konstruaĵoj de fabriko «Dinamo».